|
Domaine de La Ville Heleuc |
![]() ![]() |
La
Bieno
de La Ville Heleuc
estas bela paradizero perdita en la kamparo en Bretonujo, piede
de la monteto Isaako en
Plélan-le-Petit, inter Dinan, Dinard, Saint-Malo,
Saint-Brieuc kaj Rennes.
Malnova kasteleto, eble el la templana epoko, gastigas nian familion kaj ĝiaj dependaĵoj loĝigas amikojn kaj gastojn tutjare.
Bedaŭrinde la malnova ventmuelejo jam delonge ne plu elstaras super la bieno. Ĝi devis cedi la lokon al ŝtonminekspluatistoj, sed ĝi certe frandus sian venĝon vidante la monteton denove verda kaj arbojn plantitajn.
La
18-hektara bieno, kiu ĉirkaŭas la domaron ebligas multajn diversajn
promenadojn,
sub
la kverkoj laŭ la Beaulieu-lagbordo, en la abiaro
protektita de la vento, en la kamparo aŭ sur la monteto Isaak. Tute
supre kaŝiĝas nia natura
naĝejo, provizita per fonto nevidebla, kuŝita
en iama granita minejo. Sed eble vi preferos la varman akvon de nia varmakvujo
protektita
de kverko...
Vi ne
zorgos pri viaj gefiloj; la vojo finiĝas ĉi tie, neniu aŭto
preterpasas. Etuloj ludos apud la domoj en la granda sabloludejo aŭ
akvobasenetoj, balanciĝos, glitos aŭ instaliĝos en la kabaneto. Pli
grandaj povos sekvi bestospurojn kaj konstrui propran dometon aŭ
kabanon en la arbaro. La naĝejo estas tro malproksima de la domaro kaj
ludejo por ke ĝi estu ajna danĝero por la infanoj kaj la varmakvujo
surhavas sekurkovrilon.
Por
scii pli pri La
Ville Heleuc kaj ĝiaj gastodomoj, bonvolu uzi
la superan menuon.