.
Le Fournil







Le Fournil
estas la iama bakejo de la biendomo de La
Ville Heleuc. En tiu malgranda
domo,
kiel ni ankorŭ ofte nomas ĝin, ni ekloĝis, kiam ni alvenis antaŭ pli ol
30 jaroj en Bretonujon. En 2010/11
ni pligrandigis tiun dometon, kiu kovris bazan areon de nur ĉirkaŭ 30
m² per ligna konstruaĵo kaj renovigis ĝin defunde.
25
jaroj post La
Forge, Le
Fournil pretis akcepti niajn gastojn.
Ni uzis ekskluzive ekologiajn materialojn por la renovigo (ligno,
kanabo, kalko, tero, granito, ...) por ke oni sentu sin komforte dum la
tuta jaro. Mebloj kaj aranĝoj estas modernaj, simplaj kaj kiel eble
plej naturaj. Koloraj tuŝoj en tiu natura medio memorigas pri la iama
celo de la konstruaĵo: ruĝo kaj oranĝo, sed troveblas ankaŭ la verdo de
naturo, espero kaj Esperanto. Sunlumo eniras tra grandaj fenestroj kaj
en la teretaĝo kaj en la supra, tiel ke arta lumigo apenaŭ bezonatas.
Muroj spiras pro mortero el kalko, kanabo kaj tero. Ĉiuj elektraj
kabloj estas protektitaj, lumigoj ekipitaj de ledoj aŭ
ekonomiaj ampoloj kaj kranoj aŭtomataj kaj ekipitaj de
akvoŝpariloj. Malsupre hejtado venas de nia centra lignopecohejtilo tra
la planko kovrita de granitoj platoj de la monteto Isaak, tiel eĉ en
malvarma sezono agrablas iri nudpiede.

Kvankam ne eblis respekti ĉiujn normojn
Le
Fournil estis
pensita por rulseĝuloj. La enirejo ne havas ŝtupojn kaj en la teretaĝo
ĉiuj ĉambroj kaj ankaŭ la teraso estas samnivelaj. La dormoĉambro havas
apudan samnivelan duŝejon kaj la lavujo estas uzebla de rulseĝo. Larĝa
vitra pordo malfermiĝas al la teraso. La necesejo estas aparta kaj
malfermiĝas per granda glitpordo. En la granda vivoĉambro troviĝas la
kuirejo, la manĝejo kaj la salono. Du vitraj glitpordoj ebligas eliri
sur la terason, kiu laŭas la domon ĉe la orienta kaj la suda flanko. En
la salono troviĝas radio-cd-dvd-aparato konektita al projekciilo kaj
televidorecivilo. Libroj, ludiloj, puzloj,
... disponeblas.

Supre troviĝas granda ĉambro disigeblaj per kurtenoj. Laŭbezone la du
unupersonaj litoj transformiĝas al unu granda aŭ la sofoj. En la ŝranko
atendas du bebolitoj kaj futono la gastojn. Je la suda flanko troviĝas
la banejo kaj ludĉambro.
Le
Fournil estas tute ekipita por beboj kaj infanoj.

Por
unu aŭ pluraj semajoj, por semajnfino aŭ kelkaj tagoj,
Le
Fournil invitas vin malkovri naturan konstrumanieron en
eksterordinara medio
- Bretonujo alimaniere!
Por
sekvi gvidatan viziton de Le Fournil bonvolu klaki ĉi tien.
Kosto por semajno
Kosto por semajnfino
| Monato |
Luprezo 2012
|
|
2012 |
2
personoj |
Kroma
persono |
novembro ĝis aprilo
(krom jarfino) |
590
€ |
|
2 noktoj |
190
€ |
30
€ |
majo, junio
septembro, oktobro |
690
€ |
|
kroma
nokto |
90
€ |
15
€ |
julio, aŭgusto
jarfino |
790
€ |
|
|
|
|
Tiuj
ĉi prezoj estas kompletaj. Ili
inkluzivas energion (elektron, gason, akvon) kaj finan purigadon.
Senpage ni disponigas al vi litotukojn,
bantukojn
(1 grandan, 1 mezan kaj 1 lavganton per persono), spongon, mantukojn,
tablotukon kaj ekologian
telerlavaĵon. Sen kroma kosto vi povos uzi la varmakvujon, la saŭnon, la biciklojn la bebaferojn (lito,
matraco, puŝĉaro, alta seĝo, ...), ktp.
|
| Se vi deziras ... |
| Banmantelo
|
5 € / persono |
 |
| Matenmanĝo
|
9 €
/ persono |
|
| Bebovartado
|
25
€ / vespero |
|